Sunday, November 29, 2015

Oni ne aŭdas bruon


Bildo: google.com

Mi ne aŭdas homan voĉon,
ĉar la voĉo agrabla ĵus forlasis min.
Mi aŭskultas bruan akvon en akvaro,
sed tio ne estas ĝia aroma spiro.

Blanka muro ne ŝatas paroli,
ne estas kiel ŝi, kutime leganta al mi poezion.
Poŝkasedilo silentiĝas samkiel mutulo,
ĝi ne kantas al mi belan kanton kiel ŝi.

La dikaj libroj diras nenion.
Ĉiu restas samkiel monteta ŝtono.
Biciklo staras kun radoj malstabilaj,
atendantaj la horon por finpasi asfaltvojon.

Noemuti-Timoro, marte 2011

Esperantigita el la poemo "Ka tnén fa slutuf",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

Kiam nuboj jam pasas

Bildo: google.com
Kiam nuboj jam preteriras, mi trovas lunon lumigantan;
kiam nuboj jam pasas for, mia koro trovas ĝojon.
Tiun ĉi nokton jam ne estas nuboj kovrantaj la lunon,
iun ĉi vesperon la luno brilas kun gajeco.

Nuboj estas malhelpoj en la feliĉo-vojo,

la luno reprezentas belan amo-aferon.
Hodiaŭ mi jam trovas veran amo-aferon
ĉar malaperas ĉiuj malhelpoj al ĝojo-palaco.

Noemuti-Timoro, februare 2011


Esperantigita el la poemo "Nbi tabu nope nfin",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu