Sunday, July 1, 2012

Urbeto tra la nokto



Nun venas ankoraŭ la nokto
ekkovranta tiun ĉi urbeton
per sia tre larĝa kurteno.
La urbeto falas en silenton.

Marŝante laŭlonge la straton,
el kuirejoj vi eble vidas fumon
serxante vojon tra la mallumo.
Tie patrinoj preparas ĉefmanĝon.

Mankas nokto-vivo de urbego,
sed la urbetanoj trovas manieron
por pasigi noktotempon kun ĝojo.
La urbeto trovas ankaŭ feliĉon.

Kefa-Timoro, januare 2010

Kastelo de koro



Jam tre longe ke mi volas kontrui
belan palacon de pura oro por ni,
kie vi estas reĝino kaj mi reĝo,
vivantaj feliĉe en lando de oro.

Sed nur vera riĉulo povas konstrui
palacon tiel belan kiel Taĵ Mahalo
por provi mian puran amon al vi.
Por vi mi konstruis kastelon de koro.

En tiu ĉi kastelo ni ambaŭ vivos
kaj ni vivu laŭ la leĝo de koro,
kie nenio estas pli bela ol amo.
Ni serĉu nenion pli inda ol feliĉo.

Kefa-Timoro, januare 2010