Saturday, May 30, 2009

Malgraŭ la sezonoj forpasantaj

Al ŝi, kiu daŭras esperi

Sezonoj jam forpasas sed vi restas

kun multe da bonaj esperoj en la koro.
Malgraŭ la nescio, kiun mi skulptas,
vi konservas amon tagon post tago.

Mi ne scias kiom da tempo oni havas
por daŭri pretendi ke en la mondo
nur tro mallaŭta voĉo vi estas,
resonanta en oceano de bruo.

La pordo de via koro malfermiĝas
kiam reĝas ankoraŭ mia nokto.
Tra la fenestro vi pacience vidas,
esperante ke tuj venu la sanlumo.

Longaj tagoj kaj noktoj forpasas
sed ĉio estas sama en ĝia esenco:
la espero en via koro ĉiam kreskas
kaj maturiĝas kun la tempopaso.

Florojn de amo mi vidas kaj konas
sed mi atendas kion diros la universo.
Mi ne estas majstro kiu arbitre diras
kiam jam venas la tempo de rikolto.

Sezonoj jam forpasas sed vi restas
kun multe da bonaj esperoj en la koro.
Mi admiras ĉion, kiun vi konservas.
Ni atendu kion diros la Majstro.

Urbo Yogyakarta, 30/V/2009

Beleco Neatendita

Al Svetlana Ĉuĉalina

Mi ankoraŭ ne estas vojaĝanto
scianta sekvi la vojojn de vento.
Sed miaj vortoj tre ĝoje flugas
kune kun la vento, kiu blovas.

En la landegojn mi ilin sendas
tra la maregoj nenio jam perdas
ĉar la misio estas ĉiam bona
kaj la mesaĝo restas klarega.

Simile al voĉo en unu montaro
resaltanta kun la sama esenco,
miaj vortoj vojaĝantaj felice
al mi ĝojon alportas senfine.

Kaj jen el parto de Ruslando
kie troviĝas malvarma vintro,
venas espero al lando tropika
skulptita de beleco neatendita.

Urbo Yogyakarta, 29/V/2009