Saturday, January 31, 2015

Alvenas bela tago

Bildo: http://khongthe.com/wallpapers/nature/a-new-day-42213.jpg

Homo havas multege da celoj
ĉar liaj interesoj estas senlimaj.
Individuoj daŭre esperas
ĉar la lumo ankoraŭ brilas.

Se ni ambaŭ ankoraŭ nin mantenas
laŭlonge de tiu ĉi vojo ĝis la fino,
kiu scias, ke Dio Kompatema
donos al ni belan tagon.

Se tiu bela tago alvenas,
du koroj jam ne du fariĝos
sed unu senfine kaj eterne.
La suno kaj la luno atestos.

Noemuti-Timoro, marte 2011

Esperantigita el la poemo "Neno amasat nemantea",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

Akvo falanta bruanta

Bildo: http://drafthouse.com/movies/singin_in_the_rain

El la ĉielo ĝi falas
kaj tiun ĉi teron nian tuŝas,
ĝi akvumas la grundon kaj plantojn
atendantajn freŝecon novan.

Estas akvo falanta bruanta
kies sono plenigas la orelojn
ekde la nokto ĝis la sunbrilo,
kiam Kristnasko ĵus min adiaŭis.

Ĝia sono ankoraŭ estas sama.
Kvankam ĝi falis tra herbotegmento
kaj nuntempe ĝi pasas tra ferdrapoj,
ĝia nomo ankoraŭ estas sama: pluvo.

Noemuti-Timoro, marte 2011

Esperantigita el la poemo "Oe amòfut aslutus",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu