Friday, July 31, 2015

Sarkado-tempo



Al ĉiuj farmistoj

Arbetoj kreskantaj forte plenigas plantitan kampon, 

jukantaj herboj dominas maizon kaj rizon.
Jam alvenas sarkado-tempo, jam alvenas laboro-tempo.
Sarkilon kaj pioĉon oni devas prepari kiel pafilo.

Leviĝas la suno, ni eniras la kampon;
Plentagmeze, ni manĝas kaj trinkas.
Subeniras la suno, ni forlasas la pezan laboron.
Arbetojn oni metas kiel porciojn de viando.

Alvenas sarkado-tempo, aliaj homoj kantas bone.
Aliaj laboras senparole.
Alvenas sarkado-tempo, kelkaj homoj sarkas kune.
Sed la alia grupo laboras sole.

Jogjakarto, oktobre 2012

Esperantigita el la poemo "Oras tofas",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

Mia flugo ĉi-foje




Mi forlasis la Insulon de Santalo
kiam preskaŭ leviĝis la suno.
Mi forlasis gepatrojn kaj gefratojn
pro la senlima volo de la vivo.

En la ĉielo nun, mi nur esperas
ke mia flugo ĉi-foje bonfiniĝos
por ke mi atingu mian vojaĝfinon
sen malfacileco, nur kun ĝojo.

Mi forlasis tiun insulon frumatene
kiam estis malmultege da homoj survoje,
nun mi troviĝas sub blankaj nuboj,
estante sur la tero kaj la maro.

Ĉi tie en la ĉielo mi metas savzonon
ĉar baldaŭ descendos la aviadilo
forlasonte la ĉielon.
Mia vojaĝo duone finiĝos.

Jogjakarto, oktobre 2012

Esperantigita el la poemo "Au tpenes haefes i",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu