Wednesday, February 19, 2014

Vera riĉaĵo



Al miaj geinstruistoj, gelektoroj & gegvidantoj

Oron kaj arĝenton li ne ŝatas,
palaco kaj brila domo estas preter lia revo.
Li volas serĉi la riĉaĵon veran kaj precizan.
Tio ja estas fido forta kaj scio pli alta.

Kiu posedas riĉaĵon havas vivan feliĉon;
kiu havas oron ne vivos kun ĝi longtempe.
Venu tuj serĉi riĉaĵon ĉiam freŝan kaj bonan.
Tio ja estas fido forta kaj scio pli alta.

Oro kaj arĝento povus iam malaperi,
palaco kaj brila domo falus kiel muro;
bovoj kaj bubaloj povus iam morti,
sed fido kaj scio ĉiam bone vivos.

Noemuti-Timoro, maje 2011 

Esperantigita el la poemo "'Maus amaneot",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

La vivo kaj ĝia elekto




Kiel vojaĝanto sur longa strato en iu urbo,
la okuloj vidos ĉion, kiu plaĉas al l’ koro espera.
Sed ne estas sufiĉa tempo por elekti ĉiujn.
Do rigardu zorgeme por elekti unu aŭ du
por ke nia longa vojaĝo havu valoron.

Plurfoje ni kapablas diri nenion
kiam ĉio venanta al ni estas tute bela
kiel la koloroj de ĉielarko super lago
kiam pluveto ĉesis jam je postagmezo.
Sed ne estas sufiĉa tempo por elekti ĉiujn.
Do rigardu zorgeme por elekti unu aŭ du
por ke nia longa vojaĝo havu valoron.

Ni vidas, ke estas diversaj vivaj elektoj.
Sed kial ni devas senti timon
kiam la prava elekto venas al vi
kaj la koro estas plena je ĝojo?

Noemuti-Timoro, maje 2011 

Esperantigita el la poemo "Monit nok in pilit",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu