Monday, January 25, 2010

Fino de la jaro

Morgaŭ venos la fino de la jaro
kaj baldaŭ alvenos nova jaro
kun ĝiaj dek du samaj monatoj.
Sed kion mi devos fari por tio?

La tempo ĉiam venas kaj pasas
kaj ĉiu ŝajnas tute normala,
ke kelkfoje ni mankas rimarki
eĉ diferenceton inter la tagoj.

Certe neniu povas nei la veron,
ke la radoj de tempo daŭras
movi sur la vojoj bone faritaj
de la sola eterna inĝeniero.

Morgaŭ venos la fino de la jaro
kaj baldaŭ alvenos nova jaro
kun ĝiaj historioj kolorplenaj.
Mi ankaŭ ĝuos ilin kun la aliaj.

Kupang-Timoro, 30/XII/2009

Post noktomezo

Nenio estas pli granda ol silento

kovranta ĉiujn angulojn de la tero.

Tro mankas bruo en mia ĉambro,

ke mi povas aŭdi la sonon de montrilo.


Nenio estas pli inda ol silento,

kiun mi ĝuas kiel ĉiela donaco.

Ĉiu sekondo pasas kun medito

kaj interparolado kun la nokto.


Nun ankoraŭ estas granda silento

sed tuj mi devas esti en lito

repozi ĝis kiam salutos la suno

markonta la venon de nova tago.


Noemuti-Timoro, 17/XI/2009


Malnova kompaso dum vojaĝo

Estas malnova kompaso en la mano,
donita de la ŝipestro de l’universo.
Kvankam la direktoj povas sanĝiĝi,
la montrilo precize indikas kien iri.

Ni imagu esti en marego sen kompaso
dum la vento blovas forte al la ŝipo.
Kiam ni troviĝos en maro de konfuzo,
ni komprenos la valoron de konscienco.

Restas la sama kompaso dum vojaĝo
al la lando plena de lakto kaj mielo.
Se oni neniam lernas kiel ĝin uzi,
direktojn oni povas tre ofte perdi.

Noemuti-Timoro, 15/XI/2009

Antaŭ vizaĝo via

Antaŭ vizaĝo via, Sinjoro,

mi estas tre malgranda,

sed vi min igos granda

ĉar vi estas la fonto de grandeco.


Antaŭ vizaĝo via, Sinjoro,

mi estas ege malforta,

sed vi min igas forta

ĉar vi estas la fonto de forteco.


Antaŭ vizaĝo via, Sinjoro,

mi min trovas tre malsaĝa.

Faru do ke mi estu saĝa

per radieto de via sageĉo.


Noemuti-Timoro, 15/XI/2009

Esperanto en via poŝo!

Per libreto en via poŝo
oni vin kondukas al kompreno
ĉar neniam ekzistas malkompreno
tra la paĝoj de via libreto.

Per libreto en via poŝo
vi lernas kun tuta klareco
ĉar ĉio brilas kiel kristalo,
kiam la lingvo estas Esperanto.

Per libreto en via poŝo
la mondo estas en via mano
kaj jam venas espero
kreskonta en via koro.

Per libreto en via poŝo
vi iĝos nova persono
komunikiĝonta per Esperanto:
do vi fariĝos Esperantisto.

Noemuti-Timoro, 15/XI/2009