Saturday, May 30, 2015

Scia fluo nehaltigita

Bildo: http://www.clear-mind-meditation-techniques.com

Scio kruciras tra la lingvo
kaj riĉigas homan menson,
poste ĝi elvenas tra vortoj
en skriba aŭ parola formo.

Komenciĝas el parola formo,
homoj mense scion konservas
kaj ĝin pasas al la nova generacio
tra rakontoj fluantaj el la buŝo.

Tiu nova idaro scion ricevas,
kaj ĝin aplikas, kaj transdonas.
Novaj alvenantoj miksiĝas kun ili,
ilin montras vojon konservi historion.

Utiligante braĝon kaj ŝtonplaton,
ili transdonas eksterlandan scion.
Ĉiuj literoj proprajn sonojn havas
kaj signifas ion se kunstariĝas.

Do, ekde tiu miriga momento,
multe da scio oni litere konservas
kaj la nuntempa idaro rapide forgesas.
Se ili forgesas, ili trovas en skribaĵo.

Tamen, ne nur en skribaĵoj,
scio troviĝas ankaŭ je diversaj iloj,
trovita pere de la okuloj kaj oreloj
kaj utiligita por beligi nian vivon.

Verdire, homa scio estas plurforma,
kiel arbo kun trunko, branĉoj, kaj folioj.
Tial, scio ne fariĝos kompletforma
se nur unu pleniganta la cerbon.

Noemuti-Timoro, aprile 2011

Esperantigita el la poemo "Hine in sain kaätuäs",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

Manĝi samtable kun Judas


Bildo: http://p2.la-img.com/369/17801/6027193_1_l.jpg

Manĝaĵo kaj trinkaĵo ĝojon portas
al homoj de koro pura kaj malpura.
Malsato ne elektas homojn,
ankaŭ soifo ne distingas iun.

Je la sama tablo ni kune manĝas,
ni juste dividas viandon kaj rizon,
sammaniere ni dividas arakon.
Ni kune manĝas kaj trinkas.

Sed morgaŭ aŭ postmorgaŭ,
ni la kunmanĝantoj scios,
ke jam je la sama tablo
ni sidis kune kun Judas.

Noemuti-Timoro, aprile 2011

Esperantigita el la poemo "Tah meja mesê tok Yudas",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu