Tuesday, May 31, 2011

Lumo atendita


Kiam sunlumo forlasas la teron,
mi serĉas vin en la ĉielo,
inter la steloj.
(Filippo Sirotti)

De tiu tago kaj horo kiam vi eniris sekan koron mian,
vi plenigas mian koron kun lumo kaj espero sankta.
Ĝis nun vi estas luno brilanta kaj torĉo iluminanta.
Vi estas mia luma kandelo en mallumo profunda.

Lumo iluminanta, ne forlasu min dum la nokto
ĉar kiu donos al mi sian lumon kaj flamegon?
Estas nur vi, kiun mi atendas ĝis mia morto.
Mi denove petas vin, lumo, ne forlasu min!

Noemuti-Timoro, 25-02-2011
Esperantigis Yohanes Manhitu
Originala titolo: Meûsinê Mafnekan de Yohanes Manhitu

Poemo de amo



Tiun ĉi bonan poemon mi verkis nur por vi, brila luno mia;
tiujn ĉi belajn vortojn mi donas nur al vi, ho brilanto
ĉar por mi vi fariĝas gvidanto kaj iluminanto
de la momento, kiam vi ekrestas en mia koro seka.

Mi diras, ke tiu ĉi poemo estas bona kvankam malbona antaŭ vi,
mi diras, ke tiuj ĉi vortoj estas belaj kvankam ilin vi ne ŝatus
ĉar mi posedas nek oron nek arĝenton brilajn
por donaci al vi kiel signo de amo pura.

Ho, luno kaj aroma bela floro mia.
ne amu min pro la enhavo de mia kapo,
ne amu min pro la beleco de mia visaĝo;
ne amu min pro la pezo de mia sako arĝenta.

Amantino de kantoj kaj de ĉiuj sonoj belsonaj kaj agrablaj,
akceptu tiun ĉi mallongan poemon, kiun mi verkis nur por vi, princino,
por ke via brilo ĉiam vivu, neniam ĉesu.
Ho, bela luno mia, ĉiam donu al mi brilon!
Noemuti-Timoro, 03-03-2011
Esperantigis Yohanes Manhitu
Originala titolo: Puisi Manekat de Yohanes Manhitu