Sunday, March 31, 2013

Tiu princino



Estas tiu princino kiu montris al mi la lunon iluminintan,
kaj poste indikis al mi la sunon venintan je la mateno.
Hieraŭ verspere ŝi lasis al mi, kiel ĉevalo al sia posedanto,
tiun ĉi nokton ŝi delasis al mi, kiel floro al sia trunko.

Amiko, tio ne estas indiko aŭ instrukcio el mia koro;
tio estas la volo kaj intereso regantaj de la princino.
Mia buŝo estas kvazaŭ kudrita, mi similas statuon.
Lasu ke ĉio fariĝu laŭ la indiko de la princino.

Mi staras ĉi tie kiel seka pinarbo esperanta pluvon
kiu venas malsupren kaj verŝas al mi puran ĉielakvon.
La vento sĉias, ke la princino neniam turnos poste
ĉar la intereso dezirata atendas ŝin ĉe alia palaco.

Noemuti-Timoro, februare 2011
Esperantigita el la poemo "Feotnai nae" ,
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu 

Princino laŭdata



Via haroj vere similas silkon, tiu bela fadeno;
viaj brovoj estas kiel flagoj en la ĉielo;
via nazo similas kudrilon glatan de oro;
viaj lipoj estas kiel pomgranato matura;
via makzelo similas la supron glatan de ovo;
via kolo estas kiel kolono blanka de marmoro;
viaj mamoj lavantaj similas du belajn montetojn;
via talio estas kiel gitaro delikata de arbo multekosta;
viaj piedoj kaj manoj similas arĝentajn bastonojn;
via korpo estas tiel aroma kiel santalo de Timoro.

Noemuti-Timoro, februare 2011 
Esperantigita el la poemo "Feotnai mapules" ,
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu