Wednesday, October 21, 2020

Bonvenon al mia animo

Bildo: https://www.routeperfect.com

de Yohanes Manhitu

Ni diru, ke mia animo estas reĝa palaco,
kie vi povas ripozi sendube.
Ni diru, ke vi estas atendata vizitanto,
kies alveno alportos al mi feliĉon.
Ni diru, ke la tempo estas la gastiganto ĉe la palaco,
kiu gvidos vin vidi ĉi tiun lokon.
La tempo lasos vin preterpasi la pordon.

Tradukita de la aŭtoro mem el sia angla
poemo “Welcome to My Soul” (2003) 
Yogyakarta, 18an de oktobro 2020

Monday, October 19, 2020

En la spegulo

Bildo: https://www.wehyeoh.com

de Yohanes Manhitu

Mi sopiras paroli vizaĝon kontraŭ vizaĝo al mi mem.
Mi pensas dividi iujn dolorojn kun mi mem.
Mi ne konas alian spacon, krom tiu en la spegulo.
Estas en la spegulo, ke mi eble trovos mian kunparolanton.

Mi staras antaŭ mia mezgranda spegulo
rigardante figuron kontraŭ mi, kiu ridetas dum mi ridetas.
Ni ambaŭ parolas samtempe; neniu aŭskultas.
Ni samaspektas, sed neniu el ni estas klonita.

Mi ekkomprenas, ke aferoj ne ĉiam devas esti samaj.
Oni bezonas koni ion aŭ iun alian
por kunparoli aŭ dividi dolorojn dumaniere.
Paroli enspegule ne estas la sola maniero.

Tradukita de la aŭtoro mem el sia angla
poemo “In the Mirror” (3an de julio 2003
Yogyakarta, 18an de oktobro 2020

Sunday, October 18, 2020

Ĉi tie ni ludas

de Yohanes Manhitu

Jes, ĉi tie ni kunludas
laŭ unu komuna regulo.
Sed ofte, samkiel piratoj,
ni kaptas gloron per glavo.

Estas malfacile ludi sen malhelpo kaj ĝeno
en ĉi tiu vasta kampo sen amikeco.
Sed ekzistas neniu kampo tiel malbona,
ke tie floroj ne povas kreski.

Tradukita de la aŭtoro mem el sia angla
poemo “Here We Play” (decembre 2007) 
Yogyakarta, 18an de oktobro 2020

En la pluvo

Bildo: https://www.pinterest.com

de Yohanes Manhitu 

Mia belulino, kien vi iras?
Rigardu! La ĉielo ploras
kaj ĝiaj puraj larmoj
lavas la vilaĝvojon.

En la pluvo estas beno:
ĉiuj plantoj ĝojas
kaj la putoj estas plenaj.
El larmoj mi revenigos vin.

Tradukita de la aŭtoro mem el sia angla
poemo “In the Rain” (decembre 2007) 
Yogyakarta, 18an de oktobro 2020

Saturday, October 17, 2020

Velboato en la ventego

Bildo: https://www.pinterest.com

de Yohanes Manhitu 

Kiel vi markos la spurojn
de velboato en la ventego
kiam la suno estas sur sia lito
kaj la luno estas en siaj revoj?

Vi frapos je la pordoj de la ĉielo
kaj staros antaŭ legio da anĝeloj
por petegi ilin veki la dormantan sunon
kaj ŝteli la sonĝojn de la luno por vi.
Ĉu vi kuraĝos haltigi la ventegon sole?

Tradukita de la aŭtoro mem el sia angla 
poemo “A Sailboat in the Gale” (2004)
Yogyakarta, 17an de oktobro 2020 


Friday, October 16, 2020

La poemo "Esperantistoj" de Yohanes Manhitu legita ĉe Radio 3ZZZ en Melburno, Aŭstralio (la 18an de marto 2013)

Bildo: Studio Radio 3ZZZ; http://www.esperanto.com.au

Mia (originala) poemo "Esperantistoj" (7a de februaro 2012) estis legita ĉe 3ZZZ Radio (Melbourne Ethnic Community RadioMelburna Etna Komunuma Radio) en Melburno, Aŭstralio, lundon, la 18an de marto 2013. Vi povas sekvi la elsendon alklakante ĉi tie (ekde 54: 40-55: 48 minutoj). Literaturaj salutoj el Indonezio,

-------------------------------------------

ESPERANTISTOJ

De: Yohanes Manhitu

Homoj plenaj je vervo kaj espero
en la mondo kie troviĝas laboro:
realigi belan revon kun gloro
por la bono de la homaro.

Ĉie ili parolas Esperanton,
komencante kun ”saluton!”
Kiam ili volas skribi poŝtkarton,
la unua vorto ja estas ”saluton!”

Tra la mondo estas malkompreno;
por kompreno, tio estas ia veneno.
Diverseco nia neniam estas puno
por ni, homidaro kun ŝtona koro?

Homoj kutime ja havas intereson
kaj bezonon koni alian personon.
Estas necese havi vastan konon;
Esperantistoj havas proponon.

Yogyakarta, 7 februaro 2012

La poemo "Malsatego" de Yohanes Manhitu legita de Aaron Vsigte en YouTube (la 17an de januaro 2019)

Malsatego

De: Yohanes Manhitu

La folioj de la arboj
tuj fariĝas purpuraj
dum la tagoj tiel longaj
sen nutraĵo, sen trinkaĵoj.

Grano de rizo estas oro,
panero fariĝas perlo,
viando restas revo
kiam venas malsatego.

Almozistoj en la strato
povas rakonti historon
pri la stomako sen rizo
kiu atendas kontentigon.

Se vi volas scii la veron
pri havado de nenio en la mano,
vi ne intervjuu la riĉulon
ĉar troviĝas ĉio en lia domo.

Jogjakarto, Indonezio, 13/IV/2007