Wednesday, December 19, 2007

Nova tago

Sinjoro, al via sankta templo,
Hodiaŭ mi dankas vin pro la nova tago,
Venanta sen plendoj
Al mi, malgranda viro.

El la oriento, venas lumo,
Kiu tuŝas la vizaĝon de la tero.
Ĉiuj estas ĉiam novaj
Ĉar je eterno vi estas nova.

Yogyakarta, decembre 2007

Tuesday, October 2, 2007

Se la suno forgesas


Imagu ni ke la suno forgesas
reveni al ĉiuj por alporti brilon.
Ĝi ne ĉesas labori ĝis hodiaŭ.
Certe la mallumo fariĝos reĝo.

Kiel la arboj bezonantaj lumon
por kreski forte kaj fariĝi ponto
unuiganta la teron kaj la ĉielon,
oni atendas la sunon por vivi.

Imagu ni ke la suno forgesas
reveni al ĉiuj por doni esperon.
La vivo ŝajnas pala en tuta tero
kaj vian rideton mi certe mankos.

Jogjakarta, 1/X/2007

Turniĝanta rado


La rado de sezono turniĝas
donanta al ni diversajn kolorojn
reflektataj de la folioj de arboj,
kiuj fariĝas por ni kompaso.

Turniĝas kaj turniĝas la rado
por ke ni lasu la pasintajn tagojn,
por ke ni ĝuu hodiaŭan vivon,
por ke ni esperu la estontecon.

Lasu ni ke ĉio iri laŭnature
en la kadro de la eterna menso.
Estis Li kiu jam kreis la sezonojn
por ke ni konu signojn de tempo.

Jogjakarta, 1/X/2007

Saturday, September 29, 2007

Lingvo sen gramatiko

La vivo estas bonega instruisto
malkaŝanta al ni iujn aferojn,
kiuj malrapide iĝas kutimo
kaj kun la tempo fariĝos reguloj.

Je la nomo de la falsa libereco
konstruata sur la bazo de egoismo,
oni senzorge konstruas komprenon,
kiu estas nur lingvo sen gramatiko.

Vidu, kiel vivas la laboraj formikoj.
Kiel regula ilia sistemo estas!
Ĉiu kontribuas ion por eternal paco ---
Nia lingvo kun regula gramatiko.

Yogyakarta, 25/VIII/2007

Taso da kafo

En ĉiu guto de malforta kafo
kiun mi trinkas je la nokto
troviĝas tie forta spirito
fluanta kun animoj de vortoj
direkte al la pintoj de fingroj.

Vidu, la vortoj nun aperas
en libera formo de stanco.
Kaj la aromon, kiun vi flaras
estas portata de la brizo
sub la luno kiu brilas.

La nokto, kafo kaj poemoj
formas ĉenon de harmonio
ornamanta pasojn de noktoj.
Mi estas volanta skribisto
registranta iliajn okazaĵojn.

Yogyakarta, 25/VIII/2007

Vojo de kalendario


La homoj inventis la kalendaron
kaj konstruas en ĝi tempvojojn
fermitaj de linioj de numeroj
kun koloroj en ĉiu stacio.

Oni marŝas kaj marŝas tie.
Estas malnovaj kalendaroj
bone gardataj kiel memoroj.
Estas folioj venonta poste.

Kelkfoje estas belaj kalendaroj
dekorantaj palajn murojn.
Sed la esenco estas sama:
Estas vojo por nova vojaĝo.

Yogyakarta, 25/VIII/2007

Kanto de pasero

Majstro, kelkfoje mi ne havas la tempon
por nomi Vian belan nomon je la tago
aŭ memori ĝin unufoje je la nokto
ĉar mi ne volas perdi la mondon.

Felice la paseroj kantas en la ĉielo;
la vento ankaŭ flustras melodion.
Sed mi, nur rigardas sen ofero.
Ĉu Vi ŝatas legi poemojn?

Yogyakarta, 25/VIII/2007

Malgranda folio

Inter la multaj folioj de la arboj
kreskantaj en Via ĝardeno,
estas mi, malgranda folio,
kiun Vi gardas kun amo
kaj Vi donas al ĝi koloron
por ke ĝi havu veran formon.

Tage kaj nokte Vi gardas ĝin
kvankam ĝi estas nur folio
en Via ĝardeno tro granda.
Estas tre felice vivi ĉi tie
en la spaco nomata mondo
kiun oni konsideras paradizo.


Yogyakarta, 25/VIII/2007

Amiĝi kun doloro

La doloro ne estas malproksima
de tiu ĉi vivo treege delikata.
Belaj revoj venas je la nokto,
dolora karpo aperas je la tago.

Se vi volas venki la doloron,
eble vi ne bezonas militon.
Amikeco estus bona rimedo
se vi nomiĝas vera saĝulo.


Yogyakarta, 25/VIII/2007

Wednesday, April 18, 2007

Malsatego


La folioj de la arboj
tuj fariĝas purpuraj
dum la tagoj tiel longaj
sen nutraĵo, sen trinkaĵoj.

Grano de rizo estas oro,
panero fariĝas perlo,
viando restas revo
kiam venas malsatego.

Almozistoj en la strato
povas rakonti historon
pri la stomako sen rizo
kiu atendas kontentigon.

Se vi volas scii la veron
pri havado de nenio en la mano,
vi ne intervjuu la riĉulon
ĉar troviĝas ĉio en lia domo.

Jogjakarto, Indonezio, 13/IV/2007

Tuesday, April 3, 2007

Nur Unu Lingvo

Die Grenzen meiner Sprache
bedeuten die Grenzen meiner Welt.
(Ludwig Wittgenstein)

Kelkfoje mi provas min meti
en la malnovaj ŝuoj de avino,
kiu parolas nur enlandan lingvon
kaj simplan parolmanieron,
por bone kompreni ŝin
kaj ŝian propran mondon,
kiu ŝajnas mistero al mi.

Oni timas ke estus malfacila tie,
en tiu vera monolingva mondo,
ĉar ni uzus tro malmultajn vortojn
por akurate priskribi oceanon de ideoj.
Eble ni vivas en la amaso de lingvoj
tiel ni ne povas ekvidi la feliĉon
de vivi monolingve sub la ĉielo.

Nun mi estas en mondo de Babel
kun lingvaj brikoj ĉirkaŭ mi.
Iuj estas fortaj, iuj estas malfortaj.
Bonŝancaj brikoj por reĝa palaco
havas gloron, prestiĝon kaj benon.
Sed nura peco en la mano de avino
bezonas amon de nova generacio.

Kvankam ni havas fortajn brikojn
por libere konstrui novajn turojn
kaj konstruaĵojn en la tuta tero,
simpla enlanda lingvo de avino,
malgraŭ ĝiaj evidentaj limoj,
bezonas zorgon por postvivi
en la mondo de lingva kuro,
kiu fariĝas pli kaj pli forta.

Jogjakarto, Indonezio, 16/III/2007

Humila Reĝo de Lumo

Feliĉan Kristnaskon 2006
& Feliĉan Novjaron 2007

Rigardu, ne en palaco Li naskiĝis
Sed nur en ĉevalejo kiun Li elektis.
Tie, el simpleco venas la vera lumo,
Kiu iluminas la vojojn de la mondo.

Ĝoju, ĝoju, ĉiuj nacioj en la tero.
Renkontu vian reĝon kun tuta koro
Ĉar per Li la benoj malsupreniras
Al ĉiu estaĵo, kiu ĉiam esperas.

Jogjakarto, Indonezio, 20/XII/2006


Nigra Sanktulino


Por Sankta Maria, Patrino de Dio

Mi ne scias se Vi estas nigra aŭ blanka.
Kelkfoje Vi iĝas tre blanka sinjorino,
kaj foje Vi estas nigra virino.

Vi elektas iĝi White Madonna,
Vi decidas esti Black Madonna.
Sed Via vera koro estos ĉiam sankta.

Ŝanĝos la bonodorecon de la rozo la koloro?
Aŭ ŝanĝos la dolĉecon de la mielo la nomo?
Sanktulino estos sanktulino eĉ se ŝi estas nigra.

Jogjakarto, Indonezio, 5/V/2004


(La davana versio)

Santa Metan

Neu Santa Maria, Ainâ Neno

Au ka uhín fa Ho metan aî mutî Ko.
Haef bian Ho mjail bife muitleko,
ma haef bian Ho mjail bife negro.

Ho mpíl he mjail White Madonna,
Ho mlék he mfain Black Madonna.
Me Ho nekam nanan lof kninô piuta.

Warna lof nabainâ roza in fomenin?
Aî kanaf lof a-nsek oni in minonin?
Santa lof santa masi in santa metan.

Yogyakarta, 5 Funnimâ 2004

Ĉe la sojlo de belaj ĉielarkoj

La granda pluvo, kiun ni estis atendantaj,
jam venis kiam la nokto proksimiĝis
kaj la mondo estis serĉanta neston
en la komenco de la lasta monato.

La soifo de la tero, kiun ni ekvidis;
la varmeco de la suno, kiu nin regis
malrapide malaperos, kiel ni esperis.
Baldaŭ venos al ni belaj ĉielarkoj.

Kristalaj gutoj de akvo tuŝis la teron
kaj donis al velkantaj folioj esperon.
Mi aŭskultis la ritmon de la pluvo
akompananta la fluon de la vortoj.

Ĉiu tempo estas pli necerta la vetero
kvazaŭ ĉio estus enigmo sur la tero
malgraŭ nia tuta bonega teknologio.
Tamen, la Kristnasko estas eterneco.

Jogjakarto, Indonezio, 5/XII/2006

Li mem estas poeto

La Eternulo decidis kun granda plezuro
krei estaĵon, kiu nomiĝas poeto.
Tiam la estaĵo mem ankaŭ decidis
bone skulpti eternecon per vortoj.

Oni neniam konas poeton sen vortoj;
ĉar nur per vortoj ekzistas poetoj,
kiuj vivas pro kaj por la vorta beleco
en la universo, kiu naskiĝis el vortoj.

Estas ankaŭ multe da novaj vortoj,
kiuj bezonas la manon de la poetoj
kaj la pravan plumon kun vera inko.
Neniu estos vera poeto sen vortoj.

Jogjakarto, Indonezio, 27/XI/2006

Nia mondo sen milito

Mi demandis min frumatene pri la senco de la vorto “paco”,
kiu estas tro sankta dum la milito, tre dolĉa en la vortoj,
tre bona en la afiŝoj, sed ŝajne pala en la homa koro.

La konfliktoj iĝas fruktodone kiel la rizoplantoj tre verdaj
en la vasta rizkampo proksime al longa rivero sen plasto.
Oni rikoltos nenion, sed militon – la malamikon de la paco.

Jogjakarto, Indonezio, 27/XI/2006

La nokto, la silento

Mi ŝategas la nokton, la silenton,
kiel ermito, kiu admiras groton
kaj muzikon de la naturo.
Sed mi ne havas kialon
por malami la taglumon –
la dunaskiton de la nokto.

Kiam venas la nokto, la silento,
mi trovas trankvilan tempon,
mi estas vera noktogardo
kun plumo en la mano
por skribi el mia koro
Viajn vortojn, Sinjoro.

Jogjakarto, Indonezio, 27/XI/2006

Sub la vasta ĉielo

Por memori la tertremon de Jogjakarto

Hodiaŭ, tie kaj tie, sub la vasta ĉielo,
ni havas nur tiujn plastikajn domojn
kaj ni sentas la vermegon de la tago.
La nokto kolorigas niajn ruinojn.

Antaŭ la hejmo mi ekvidas doloron.
La beleco estas evidenta memoro.
Kie ni trovus la veran feliĉon?
En la profundeco de la koro!

Ĝi estis alia leciono kiu venis
en la monato de mia naskotago
por ke ni lernu kiel ĝi nin vizitis
kaj ni vivu je la nomo de la Kreinto.

Jogjakarto, Indonezio, 9/VI/2006