Thursday, June 19, 2008

Ho, virino

Bildo: https://www.istockphoto.com

Nun jam vivas forte en vi espero
por ke ni kune vivu en la mundo.
Sed ankoraŭ ne venas la tempo,
kiam brilas klare la vera lumo.

Venu, ni iru sur tiu ĉi piedvojo
ĝis venos la plej bona momento.
Ni rigardu unu la alian kun rideto
dum ni esperas la venon de la horo.

Yogyakarta, Indonezio, 2/VI/2008

Tra la paĝoj

Bildo: https://www.learningliftoff.com

Foje mi trovas min inter ĉi tiuj miraklaj objektoj, 
nomataj libroj, kiuj reflektas al mi lumon neklarigeblan.
Mi ankoraŭ ne estas granda vojaĝisto
kiel Marko Polo en lia ora tempo.
Sed kiam mi legas libron,
estas antaŭ mi vojaĝo. Jes, vojaĝo!
Kaj tra la cedemaj paĝoj, mi vojaĝas.
Do mi estas ĉiam vojaĝisto.

Jogjakarto, 2/VI/2008

Nia navigo

Bildo: http://ashafetov.blogspot.com

Mi ankoraŭ ne komencas
la navigon de mia revo
ĉar ĝis nun vi estas mistero,
mi senfrukte vin malkaŝas.

Venu, venu nun en la ŝipon
kaj ni navigos antaŭ la krepusko,
kiam la birdoj iras al la nestoj
kaj la luno ridetas en la ĉielo.

Mi jam esperas tiun ĉi momenton
eĉ antaŭ ol mi elpensis la ŝipon
kaj elkomprenis vian ombron,
kiu min vizitis en multaj noktoj.

Venu, venu nun en la ŝipon
kiam estas ankaŭ la tempo
kaj la maro estas dormanta.
En silento ŝi nin gvidos.

Yogyakarta, 1/IV/2008