Tuesday, September 30, 2014

Kolektisto de palmosuko




Al mia patra avo, Gabriel Manhitu[1]

Vi laboras matene kaj posttagmeze;
vere vi ne zorgas pri malvarmo;
vere vi ne pensas pri varmo;
vi neniam zorgas pri pluvo kaj suno.

Frumatene vi portas viajn palmfoli-ujojn,
kaj grimpas altajn suko-donantajn palmarbojn.
Vi hejmportas palmsukon kaj poste boligas ĝin
por produkti bongustan kaj bonodoran arakon.
Por matenmanĝaĵo, vi havas boligitan kasavon
kaj palmsukon, kiu invitas abelojn flugantajn.

Ho, palmosuka kolektisto, grimpisto de altaj palmarboj.
Kiam leviĝas la suno, mi jam grimpas al palmarbo;
kiam subiras la suno, mi atingas la teron.
Neniam forlasu viajn palmarbojn!
Neniam forlasu viajn palmfoli-ujojn!
 
Jogjakarto, oktobre 2012


[1] Mia patra avo Gabriel Manhitu (†1987), farmisto kaj tradicia violonisto, ankaŭ laboris kiel palmosuka kolektisto. Li estis el la Vilaĝo Banfanu, Noemuti, TTU, Okcidenta Timoro (NTT).

Tradicia genealogisto




Al mia patrin-avo, S.P. Tunliu[1]

Majstro de land-afero, afero sankta,
majstro de vera historio kaj informo;
majstro de bela legendo kaj belsono;
majstro de akraj kaj fortaj vortoj.

Via menso akras samkiel blovtuba sago;
via okuloj brilas samkiel cindro;
via oreloj staras samkiel flago;
via buŝo fluas samkiel tiu de papago.

Kiam onidire vi parolis sensence?
Vi estas plena je modesteco.
Vi tre ŝatas gardi sekreton.
Vi malhepas la proklamon de viaj vortoj.
Do, kiu daŭrigos vian veran scion?
  
Jogjakarto, oktobre 2012
 

[1] Mia patrina avo Simon Petrus Tunliu (†1996), farmisto kaj tradicia genealogisto, el la Vilaĝo Sunu, Amanatun Selatan, TTS, Okcidenta Timoro (NTT).