Saturday, June 30, 2012

Historia libro



Homoj skribis en libroj
pro malforta memoro
okazaĵojn de popoloj
marŝintaj sur la tero.

Jam pasis generacioj;
ĉiu tempo kun sia afero.
Eĉ libro kun mil paĝoj
ne fariĝas sufiĉa aro.

Sed kio estas por homoj
en ĉiu farita historia libro?
Lecionoj kun ekzemploj
por plibonigo de homaro.

Noemuti-Timoro, februare 2010

Universa posedanto




Kreinto de l’ universo,
Posedanto de tuta abundo,
Reĝo de l’ vasta ĉielo,
Savanto de la tero.

Ĉio naskiĝis el Vi
laŭ via libera volo,
kaj ĉio fariĝis el Vi
per via eterna vorto.

Ĉion Vi metis en ordo
kun la plej alta intelekto.
Vi donis ĉion al homaro
kun mandato sen eraro.

Pro via desegno estas mi,
nur guteto en via marego.
Spiron Vi donas al mi
el via senlima aero.

Noemuti-Timoro, februare 2010