Sunday, June 30, 2013

Poezion oni devas verki



Poezio komenciĝas per revo
kaj finiĝas per liberigo.

(Mohammed Ali Sépanlou*)

Poezion oni devas verki
kiam la koro estas pura
kaj la brusto estas varma.

Poezion oni devas legi,
neniam devas ĝin kaŝi.
Ĝi devas ĉiam vivi.

Poezio estas akvo disverŝanta
de la koro kaj de la animo
serĉanta vojon por eliri.

Poezio estas bona frukto
de la arbo plej fruktodona
surverŝata kun akvo benata.

Poezion oni devas tuj verki
por porti la veran lumon
kiam la mallumo alvenas. 


Noemuti-Timoro, februare 2011
Esperantigita el la poemo "Puisi musti matuï",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

------------
* Irana poeto

Ĉio fluos tra poezio




Estas tempo, kiam mi volas esprimi mian sentojn
sed ne estas homo, kiu volas min aŭskulti
aŭ nur rigardi al mi kun iom da rideto
aliflanke kun malpreciza aŭdsentumo.

Estas tempo, kiam mi volas dividi miajn pensojn
sed ne estas homo apude, kiu volas aŭskulti
aŭ preteriri kaj saluti min en mia starloko
kaj lasi min paroli al mi mem.

Estas tempo, kiam mi volas elverŝi miajn pensojn
sed mi ne renkontas iun por interŝanĝi ideojn,
ne diras kion plenigantan la mallarĝan menson
kvankam la mondo estas plena je homoj.

Kiam ne estas persono apude por aŭskulti,
kiam ne estas homo por min akompani,
kiam mi ne renkontas homon,
ĉio fluos tra poezio.

Noemuti-Timoro, maje 2011
Esperantigita el la poemo "Sâ-sâ lof a-nsai natuin puisi",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu