Wednesday, April 30, 2014

Saluton al farmisto



Al ĉiuj farmistoj

La tero fariĝas via amiko,
ĝardeno iĝas via ĝojo-portanto;
la pluvo tute lavas viajn larmojn,
la suno kaj la luno ĉiam salutas vin.
La garbejo atendas vian gloron.

Saluton, ho bona homo!
Vi forportas la mondan malsaton,
vi kondukas la mondon al manĝotablo.
Longa tago plenas je laŭdkantoj;
via ŝvito fluanta fariĝas ĝojo.

Jogjakarto, oktobre 2012

Gardanto de vilaĝo



Al ĉiuj, kiuj gardas la vilaĝon

Saluton al ĉiuj gardantoj de vilaĝo, loko amata!
Vi portas la ŝarĝon gardi interkonsenton;
vi restas por prizorgi familian riĉaĵon.
Estas vi, kiuj scias ordon garantiitan;
vi estas posedantoj de vilaĝo.

Dankegon al vi, ĉiuj gardantoj de vilaĝo,
pro via enuo kaj ŝvito fluanta kaj falanta.
Vi daŭrigas la vivon kaj gardas la aferon de ĉiu generacio;
vi bonvenigas al venantoj kaj al ili vi adiaŭas.

Gardantoj de vilaĝo, lando-amantoj kaj lingvo-majstroj.
Gardu bone nian vilaĝon ĝis kiam ni revenos.
Ne forlasu nian naskiĝlokon amatan.
Ĉiam ni sciu nian infanecan tempon.

Jogjakarto, oktobre 2012