Thursday, May 27, 2010

Poeta urbo

Al Jogjakarto

Poeto naskiĝis en ia loko,
kie jam estas decidita.
Kaj la urbo de mia loĝejo
fariĝas naskiĝloko benata.

Ĉi tie naskiĝis poetoj,
ĉi tie burĝonas poemoj.
Eĉ el urba trotuaro
poemo iras al poemaro.

Naskiĝis Rendra en Jogja,
ankaŭ Ebiet, la tre konata.
Antaŭ jaroj en Malioboro
poetoj vivis en poetaro.

En ĉi tiu poeta naskiĝloko
staras elegante palaco forta,
peco de kultura mozaiko,
iama skribejo de pujangga.

Naskiĝis ĉi tie mia unua poemo
inspirita de hispanlingva poeto.
Ĝis nun Jogja fariĝas hejmo
por mi, poezio-memlernanto.

Jogjakarto, marto 2010

-----------------------------

W.S. Rendra (1935-2009) estis/as konata indonezia poeto kaj dram(verk)isto, ofte nomita “Burung Merak” (La pavo).

Jogja estas la mallonga nomo de Jogjakarto (aŭ Yogyakarta), origine Ngayogyakarta Hadiningrat.

Ebiet G. Ade estas konata indonezia poeto kaj balada kantisto.

pujangga [puĵangga] (indonezie, poeto aŭ literaturisto)


Malnova skribmaŝino


En skatolo estas skribmaŝino

malnova sed respektata

kvazaŭ ĝi estus maljunulo

eksiĝinta sed honorata.


Estas bona tempo por ĉio.

Hieraŭ estis via epoko,

hodiaŭ estas por komputilo.

Kaj por morgaŭ ni atendas.


Malnova skribmaŝino laborema,

nun vi ripozas en skatolo

kiel maljuna soldato hejme

post sia longtempa devo.


Nuntempe laboras komputiloj

kaj jam ĉesis skribmaŝinoj.

Sed malgraŭ via eksiĝo,

vi ĉiam vivas en historio.


Noemuti-Timoro, januaro 2010