Saturday, October 25, 2014

Kiam teksistino finas laboron


Bildo: Ermalindus Albinus Joseph Sonbay

Rigardu ridetan vizaĝon, kiam oni preskaŭ forprenas la teksaĵon,
por tondi la fino-fadenojn kaj bone gardu la virsarongon[1]
ĝis kiam alvenas la momento por ĝin porti,
por montri la glatecon kaj belecon de fingroj.

Ekde pasinteco ni konservas kaj gardas bonan scion,
kiun niaj inteligentaj kaj diligentaj praavoj donis al ni
por daŭrigi kaj fruktigi ĝin por ke ĝi postvivu
malgraŭ jarcentoj pasas for el la vivo.

Kiam ni portas virsarongon, kiu nin faras bela kiel reĝo,
ni rememoru la longajn tagojn en teksado-budo,
kiam la menso kaj la koro marŝis kune
nur por ke la bela laboro finiĝu.

Jogjakarto, oktobre 2012
Esperantigita el la poemo "Nbi oras atenus namót mepu",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

-----------------------------------------------------------------------------------
[1] tradicia sarongo (angle, sarong) por viroj, la davana nomo estas betî [beti’] maû [mau’]

Iri Nenie

Bildo: http://davora-medium.com/images/Iam.jpg

De: Monika N. Arundhati*

Post tiu prezento, vi malaperis. 

Aŭ eble estis mi, kiu forlasis vin. 
Dum longa tempo vi ne min memoris.
Aŭ eble estis mi, kiu forgesis vin.
Timante sur la vojo nun sendirekta, 

subite mi sopiras al vi. 
Mi serĉas vian adreson, kiun vi donis al mi 
kiam ni renkontiĝis por la unua fojo. 
Mi plurfoje vokas vin, "Karulo! Karulo!"

"Kie vi iris dum
ĉi tuta tempo? Mi ankoraŭ estas ĉi tie atendante. 

Vi tre mankas al mi," subite vi flustras dum vi ĉirkaŭprenegas 
kaj kisas min de malantaŭe.
Mi estas surprizita kaj embarasita.
"Dank' al Dio, vi ankoraŭ gardas mian nomkarton," 

mi diras tion en viaj brakoj post kiam 
vi intime kisas mian frunton.

Enesperantigis Yohanes Manhitu
Jogjakarto, Indonezio, 22/10/2014
Indonezia titolo: Tak Kemana-mana
---------------------------------------
*) Monika N. Arundhati estas indonezia poetino, kiu naskiĝis la 27-an de aŭgusto de 1990 en Lembata, najbara insuleto de Flores, Indonezio. Ŝi finis siajn studadojn ĉe la Departamento de Indonezia Literaturo de la Universitato Sanata Dharma Yogyakarta. La originala versio de ĉi tiu poemo aperis en Isis dan Musim-Musim (Isis kaj Sezonoj, 2014), la unua poemaro de la poetinoj el la orienta parto de Indonezio, kaj Catatan Sunyi (Silenta Noto, 2014), ŝia unua poemaro, kiu aperos baldaŭ.