Saturday, May 30, 2009

Malgraŭ la sezonoj forpasantaj

Al ŝi, kiu daŭras esperi

Sezonoj jam forpasas sed vi restas

kun multe da bonaj esperoj en la koro.
Malgraŭ la nescio, kiun mi skulptas,
vi konservas amon tagon post tago.

Mi ne scias kiom da tempo oni havas
por daŭri pretendi ke en la mondo
nur tro mallaŭta voĉo vi estas,
resonanta en oceano de bruo.

La pordo de via koro malfermiĝas
kiam reĝas ankoraŭ mia nokto.
Tra la fenestro vi pacience vidas,
esperante ke tuj venu la sanlumo.

Longaj tagoj kaj noktoj forpasas
sed ĉio estas sama en ĝia esenco:
la espero en via koro ĉiam kreskas
kaj maturiĝas kun la tempopaso.

Florojn de amo mi vidas kaj konas
sed mi atendas kion diros la universo.
Mi ne estas majstro kiu arbitre diras
kiam jam venas la tempo de rikolto.

Sezonoj jam forpasas sed vi restas
kun multe da bonaj esperoj en la koro.
Mi admiras ĉion, kiun vi konservas.
Ni atendu kion diros la Majstro.

Urbo Yogyakarta, 30/V/2009

No comments: