Friday, October 9, 2009

Mateno en mia vilaĝo

Birdoj ĝoje kantas en la arboj

bonvenigantaj la sunon alvenontan

dum la roso falas en la grundon,

lasanta la foliojn por libereco.


La kantado de la birdoj invitas la kokidojn

por lasi fermitan domon post la nokto.

Antaŭ la domo oni prepares grenerojn,

komenciĝas matenmanĝo kun ĝojo.


Kiam venas la suno el la oriento,

finiĝas la silento, reginta la nokton.

El la domoj nun venas la vilaĝantoj

sin preparantaj por nova longa tago.


Noemuti-Timoro, 22/IX/2009

1 comment:

Manoel Borges said...

Mi vin gratulas pro via bela Poemo, ne nur pro via priskribo pri la matenruĝo, sed ankaŭ pro la belaj bildoj per kiuj vi ilustras viajn poemojn.GRATULOJN!...Bonvolu viziti miajn Blogojn:www.dokitopoemaro.blogspot.com

Bonvolu fari komentojn pri miaj poemetoj! Dankon!Manoel Borges dos Santos -dokito