Saturday, July 11, 2009

Sermo Vulgaris

Kiam mi parolas al la mondo

kvazaŭ mi dirus urbi et orbi¹

mia celtabulo estas kompreno.

Kaj mia lingvo estus sermo vulgaris².

Krei miskomprenon estus senutila

ĉar ĉiutage ni daŭras tion fari.

Oni ĉiam ĵetas novajn brikojn

por konstrui murojn de konfuzo.

Nescio estas patrino de danĝero;

Miskompreno, frukto de nescio.

Do kiam mi parolas al la mondo,

mia lingvo estus sermo vulgaris.



Jogjakarta, 29/III/2009

-------------------------------------------

Tiu ĉi poemo aperis en La Karavelo, Beletra Esperanto-Revuo pri la Portugallingva Literaturo, no-15, eldono de marto-aprilo-majo 2009, paĝo 11.


¹Temas pri latina esprimo, kiu signifas “a la urbo kaj al la mondo”. Kiam la papo parolas al la mondo oni diras tion.

²Popola parolstilo

Signifo de via rideto

Bildo: http://www.rai-aishwarya.com


Ho, viaj okuloj min rigardis
kiam mi ekskribis mallongan vorton
en lingvo, kiun vi neniam konis.

Vi min demandis pri kio mi skribis.
Kaj vi donis al mi tiun rigardon;
granda scivolemo ĝi signifis.

“Pri amo senlima”, mi diris.
Vi ridetis sed flustris nenion.
Interpreti tiun rideton mi ne povis.

Provi mian amon mi ege volis
sed ni ne havis plenan sezonon.
La luno kune kun vi malaperis.

Yogyakarta, 29/III/2009
-------------------------------
Tiu ĉi poemo aperis en "La Karavelo, 
Beletra Esperanto-Revuo pri la Portugallingva 
Literaturo", no-15, eldono de marto-aprilo-majo 2009, paĝo 11.

Hodiaŭ estas dimanĉo

Jen estas la vera tago de dia festo

kaj oni invitas ĉiujn al la ĝojo

proponita al la malsata mondo,

al la animoj longtempe sen trinko.

Jen estas la vera tago de dia festo

kiam oni forgesas la bruon de laboro

revenante minuton al la afero,

nin gvidanta tra ĉiela serĉo.

Jen estas la vera tago de dia festo

dum kies okazo homoj de koloroj,

blankaj, nigraj, ruĝaj kaj flavaj,

kunsidas sub la sama tegmento.

Jen estas la vera tago de dia festo

kiam ni kune manĝas kun ĝojo,

kiam ni kune trinkas kun plezuro

el la sama plado kaj la sama taso.

Jen estas la vera tago de dia festo

donanta al ni ĉiuj bonan donacon

por alporti hejmen kaj ĝin porciigi

kun la mondo bozonanta ĝojon.



Jogjakarta, 08/III/2009


----------------------------------------

Tiu ĉi poemo aperis en La Karavelo, Beletra Esperanto-Revuo pri la Portugallingva Literaturo, no-15, eldono de marto-aprilo-majo 2009, paĝo 11.