Sunday, March 28, 2010

Ideo postvivas

Venas radieto en la menson,
same kiel akva guto falanta
tiel klara kiel kristalo, kaj
tiemaniere naskiĝas ideo.

La ideo ludas en mensa ĝardeno
dum ĝi esperas maturecon.
Per ideo ekzistas la universo—
senlima spaco de galaksiaro.

En ni nun postvivas la ideo
senpage donacita de la Majstro—
la Kreinto de la tuta boneco—
per blovado de Spirito.

Ne estas eterna la homa vivo,
same kiel la folioj de arbo.
Sed ideo superas dimension
kaj libere flugas tra la tempo.

Yogyakarta, 20/III/2010

No comments:

Post a Comment