Friday, November 9, 2012

Ekde la tago de Babela Turo



Ekde tiu tago kiam ni lasis la Turon
kaj tre vojaĝis tra la vasta mondo,
ni kutimas uzi ne nur unu lingvon
sed esprimilojn kun ia diferenco.

Malsukcesinte krei efektivan ilon
nin unuiganta en homa frateco,
ni daŭre vivas kaj skribas la vivon
en ĉia linio de ĉielarka lingvo.

Eĉ post kiam la Ĉielo metis fajron
sur la apostoloj en ŝlosita domo,
la homaro ne regajnis lingvon
kunliganta ĉiujn sen diferenco.

Bonvolaj homoj provis fari ion,
kiu fariĝus ponto de komuniko.
Sed ni daŭre havas problemon
ĉar estas muroj tra nia planedo.

Hodiaŭ ni havas belan konstruaĵon,
en kiu aperas ombro de ĉi tiu turo.
Se iam aŭskultiloj ĉesas sian rolon,
revenos la unua tago de Babelo.

Jogjakarto, junie 2009

No comments:

Post a Comment