Arbetoj kreskantaj forte plenigas plantitan kampon, jukantaj herboj dominas maizon kaj rizon. Jam alvenas sarkado-tempo, jam alvenas laboro-tempo. Sarkilon kaj pioĉon oni devas prepari kiel pafilo.
Leviĝas la suno, ni eniras la kampon; Plentagmeze, ni manĝas kaj trinkas. Subeniras la suno, ni forlasas la pezan laboron. Arbetojn oni metas kiel porciojn de viando.
Alvenas sarkado-tempo, aliaj homoj kantas bone. Aliaj laboras senparole. Alvenas sarkado-tempo, kelkaj homoj sarkas kune. Sed la alia grupo laboras sole.
Jogjakarto, oktobre 2012
Esperantigita el la poemo "Oras tofas", verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu