Monday, October 31, 2011
Glaso malplena
Estas normale esperi glason
plenan de trinkaĵo atendita
kiam soifo postulegas al ni
dum longa tago varmega.
Estus nekutime pensi pri glaso
malplena sur malnova tablo.
Kiam glaso ne havas enhavon,
ĝi estas nura vitra objekto.
Kvankam estante malplena
bela glaso estas pli valora
ol io malplena sen beleco.
Neniu volas perdi ambaŭ.
Friday, September 30, 2011
Revo
Vivas revo en la menso
kiel floroj en ĝardeno.
Revo neniam iĝos realeco
se mankas ĉiam agado.
Revo estas rozo de menso—
forteco de viva homo.
Revo estas nur mensa ombro
se dum vivo ne estas provo.
Manplata mano
Iu povas firme kredi
ke estas mapo sur la korpo
indikanta la vivan vojaĝon
de la komenco ĝis la fino.
Troviĝas la mapo en manplato
konsistanta en diversaj linioj
el kiuj oni proponas ŝancon
laŭ la kvanto de kontanto.
Noemuti-Timoro, februare 2010
Subscribe to:
Posts (Atom)



