Wednesday, February 19, 2014
Vera riĉaĵo
Al miaj geinstruistoj, gelektoroj & gegvidantoj
Oron kaj arĝenton li ne ŝatas,
palaco kaj brila domo estas preter lia revo.
Li volas serĉi la riĉaĵon veran kaj precizan.
Tio ja estas fido forta kaj scio pli alta.
Kiu posedas riĉaĵon havas vivan feliĉon;
kiu havas oron ne vivos kun ĝi longtempe.
Venu tuj serĉi riĉaĵon ĉiam freŝan kaj bonan.
Tio ja estas fido forta kaj scio pli alta.
Oro kaj arĝento povus iam malaperi,
palaco kaj brila domo falus kiel muro;
bovoj kaj bubaloj povus iam morti,
sed fido kaj scio ĉiam bone vivos.
Noemuti-Timoro, maje 2011
Esperantigita el la poemo "'Maus amaneot",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu
La vivo kaj ĝia elekto

la okuloj vidos ĉion, kiu plaĉas al l’ koro espera.
Sed ne estas sufiĉa tempo por elekti ĉiujn.
Do rigardu zorgeme por elekti unu aŭ du
por ke nia longa vojaĝo havu valoron.
Plurfoje ni kapablas diri nenion
kiam ĉio venanta al ni estas tute bela
kiel la koloroj de ĉielarko super lago
kiam pluveto ĉesis jam je postagmezo.
Sed ne estas sufiĉa tempo por elekti ĉiujn.
Do rigardu zorgeme por elekti unu aŭ du
por ke nia longa vojaĝo havu valoron.
Ni vidas, ke estas diversaj vivaj elektoj.
Sed kial ni devas senti timon
kiam la prava elekto venas al vi
kaj la koro estas plena je ĝojo?
Noemuti-Timoro, maje 2011
Esperantigita el la poemo "Monit nok in pilit",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu
Friday, January 31, 2014
Okuloj allogitaj

Multfoje mi vere ne havas povon
malhelpi tiun ĉi paron de okuloj ŝatantaj,
vidantaj la blankon kaj la nigron de la mondo.
Ili estas lampo iluminanta por tiu ĉi koro.
Kie mi trovos grandan potencon
por direkti la okulojn al bonaj vidaĵoj
kaj forlasi vidon mallumigantan la koron
se la okuloj ŝatantaj ĉiam persvadas min?
Noemuti-Timoro, marte 2011
Esperantigita el la poemo "Mataf asinmakat",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu
Kio estas en kafo

Nigra akvo estanta en taso
enhavas rimedon efektivan
por ke viaj okuloj daŭre malfermiĝu
se noktorestado al vi plaĉas.
Ne ekzistas mistero en kafo
do vi ne bezonas esti surpriza.
Se cigaredo riĉas je nikotino,
kafo kafeinon enhavas.
Noemuti-Timoro, marte 2011
Esperantigita el la poemo "Nbi kofi nanan",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu
Subscribe to:
Posts (Atom)
