Tuesday, April 3, 2007

La nokto, la silento

Mi ŝategas la nokton, la silenton,
kiel ermito, kiu admiras groton
kaj muzikon de la naturo.
Sed mi ne havas kialon
por malami la taglumon –
la dunaskiton de la nokto.

Kiam venas la nokto, la silento,
mi trovas trankvilan tempon,
mi estas vera noktogardo
kun plumo en la mano
por skribi el mia koro
Viajn vortojn, Sinjoro.

Jogjakarto, Indonezio, 27/XI/2006

1 comment:

María - LUNO said...

saluton kara poeto, mi malkovris vian blogon kun poemoj. mi invitas vin partopreni, laux via emo, en la blogo de Lunpoezio aux la forumo.
CXiukaze, cxion bonan al vi.
amike


http://groups.yahoo.com/group/lunpoezio/
http://lunpoezio.blogspot.com/