Wednesday, December 29, 2010

Floreto inter kaktoj

Bildo: http://thecoredump.org

Sur tiu ĉi insulo de santalo,
kie santaloj ne libere vivas
sed bovinoj ankoraŭ moviĝas
vivas kaktoj en la kampoj.

Ne perdu esperon, Amiko!
Eĉ inter kaktaroj vi trovos
floretojn belajn kaj aromajn.
Estas feliĉo ĉie en la mondo.

Floreton inter kaktoj mi trovis
sed al mi la tempo malhelpas.
Neniu scias kiam venas al mi
bona horo ektuŝi la floreton.

Noemuti, septembre 2009

2 comments:

  1. Replies
    1. Multan dankon pro via legado kaj komento pri la poemo! Korajn salutojn el Jogjakarto, Indonezio (Yogyakarta, Indonesia).

      Delete