Thursday, April 28, 2011

Nova paĝo


Kiel malfermi novan paĝon
de taglibro ankoraŭ dika,
mi komencas novan tagon
jam sen vi, ho beleta mia.

Mi ne povas pagi la prezon
de la ĉeesto de sento riska.
Do mi petas vian komprenon
forgesi ĝin kvankam peza.

Neniam mi sentas feliĉon
pro decido korrompiginta.
Sed ni devigis tuj fari ion
malgraŭ prezo tre kosta.

Kiel daŭrigi longan vojaĝon
el stacio neniam atendita;
kvankam mi ne trovas ĝojon,
la radoj turniĝas, beleta mia.

Noemuti-Timoro, februare 2010

Silente mi ekkaptas la tagon

Kiam turniĝas ankoraŭ la tero
ĉirkaŭ la suno en la universo
kaj estas spirito en la korpo,
eblas ĉiutage surtera feliĉo.

Ekzistas momentoj de ĝojo
donataj de la ĉielo al la tero
por ke iu memoru kiel homo
la antaŭzorgon de la Kreinto.

Kiam venas jam la momento,
estas libereco por ĉiu persono
elekti kiel pasigi tiun ĉi okazon,
kiel al la momento doni signifon.

Estas bona tempo por ĉiu afero,
estas mil eblecoj por ĉiu okazo.
Havante senpostule liberecon,
silente mi ekkaptas la tagon.

Sufiĉas kandeleto por lumeto
kaj ofera donaco el malsufiĉo.
Estas ja preĝeto por bonstato
kaj diaj versoj por ĉiama feliĉo.

Fotoj en albumego por memoro,
bufedo en restoracio por honoro
ne estas elektoj celitaj de la jaro.
La okazo postvivos en poemaro. 

Jogjakarto, maje 2010



 Skribita por memorigi mian naskiĝtagon en ĉi tiu jaro.