Thursday, December 27, 2012

Libera komerco



Marŝante en la novan jaron
ni krucis la sojlon de nova epoko
en kiu ni ekenspiras la aeron
de libera komerco en Azio.

Hodiaŭ matene mi aŭdis voĉon
petintan protekton al registaro,
kiu devas garantii la daŭrigon
de ĉiu produktaĵo el nia lando.

Se ni ne produktas kudrilon,
ĝi povas veni al ni el Ĉinio.
Kvankam la homoj ĝuas facilecon,
estu senfina por ni justeco.

Marŝante en la novan jaron
ni krucis la sojlon de nova epoko
en kiu ni devas formi novan fortecon
por sane konkuri en libera komerco.

Kefa-Timoro, januare 2010

No comments:

Post a Comment