Saturday, January 12, 2013

Poetino ekvatora



Al mi vi daŭre sendas poemojn—
reflektaĵojn de via bela insuleto,
kie la sunlumo ĉiam amas florojn;
kaj, vi, poetino, iĝas revo de ulo.

En via poezio ne troviĝas neĝo,
eĉ kiam ĝi temas pri Kristnasko.
Jam venis al mi gusto de papajo
inter la aromoj en fruktara poezio.

Hodiaŭ mi ricevis novan poemon
verkitan je la pasinta seka sezono.
Ĉiu verso spegulas vian aspekton
bele pentritan sur lazur-kanvaso.

Tie, tie, vi estas, mia bela poetino—
admirantino de sunlumo kaj fruktoj.
Per vortoj, venas al mi ĉiu vitamino:
sero verda por vivi dum mil sezonoj.

Yogyakarta, 6 Februaro 2012

No comments:

Post a Comment