Wednesday, July 31, 2013

Luno iluminanta



Ĉi tiun nokton la luno malaperas, mallumiĝas.
Ŝi sidiĝas en nekonata reĝolando,
ŝi ne rigardas la mondon malluman.
Mi sidiĝas sole por kalkuli ĉiun paŝon
laŭ longe de la ĝusta vojo por plenumi celon.

Estas vere, ke la luno neniam turnas sin,
sed ridas ĉe la malantaŭa flanko de la nuboj.
Kiam ŝi iros kaj lasos la nubojn kovrantajn
por ilumini la malluman, malklaran mondon?
Ho luno iluminanta, ne prokrastu veni al mi!

Noemuti-Timoro, februare 2011

Esperantigita el la poemo "Funan atanâ" ,
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu  

No comments:

Post a Comment