Tuesday, April 3, 2007

Nur Unu Lingvo

Die Grenzen meiner Sprache
bedeuten die Grenzen meiner Welt.
(Ludwig Wittgenstein)

Kelkfoje mi provas min meti
en la malnovaj ŝuoj de avino,
kiu parolas nur enlandan lingvon
kaj simplan parolmanieron,
por bone kompreni ŝin
kaj ŝian propran mondon,
kiu ŝajnas mistero al mi.

Oni timas ke estus malfacila tie,
en tiu vera monolingva mondo,
ĉar ni uzus tro malmultajn vortojn
por akurate priskribi oceanon de ideoj.
Eble ni vivas en la amaso de lingvoj
tiel ni ne povas ekvidi la feliĉon
de vivi monolingve sub la ĉielo.

Nun mi estas en mondo de Babel
kun lingvaj brikoj ĉirkaŭ mi.
Iuj estas fortaj, iuj estas malfortaj.
Bonŝancaj brikoj por reĝa palaco
havas gloron, prestiĝon kaj benon.
Sed nura peco en la mano de avino
bezonas amon de nova generacio.

Kvankam ni havas fortajn brikojn
por libere konstrui novajn turojn
kaj konstruaĵojn en la tuta tero,
simpla enlanda lingvo de avino,
malgraŭ ĝiaj evidentaj limoj,
bezonas zorgon por postvivi
en la mondo de lingva kuro,
kiu fariĝas pli kaj pli forta.

Jogjakarto, Indonezio, 16/III/2007

No comments:

Post a Comment