Thursday, June 30, 2011

Insulo Timoro




Ĝiaj montoj esta plenaj de santaloj.
Tial homoj brulas santalignojn,
kies aromo kelkfoje malsanigas homojn.
(Tung Hsi Yang K’au, 1618)

Insulo Timoro, insulo bela.
Tre aroma estas via nomo
kiel santal-aromo tra insulo.

Estas menciita via nomo
de generacio al generacio,
de vilaĝoj ĝis urboj,
de montoj ĝis marbordoj.
Kiu ne scias vian nomon?

Dum sunleviĝo, vi brilas
kiel arĝento brilanta,
kaj kiam la suno subiras,
vi flaviĝas kiel oro brilanta.

Homoj el oriento, el okcidento,
el la suda sfero
kaj la norda flanko
scias kiu vi estas.

Insulo Timoro, vi estas patrino
por viaj geposteuloj.
Preĝu por ke viaj geidoj
vojaĝu tra la mondo
kaj poste revenu
por laŭdegi vian nomon!
Ho,…Insulo Timoro, insulo bela,
insulo aroma.

Noemuti-Timoro, 22-02-2011
Esperantigis Yohanes Manhitu
Originala titolo: Pah Timor, de Yohanes Manhitu

No comments:

Post a Comment