Kiu diras, ke la vivo malpezas? Kiu rakontis, ke tio estas ludo? Se vi provas suferi, se vi provas sian guston, vi konos sian amarecon.
Sed kiu volas forkuri, forlasi planton kreskiĝantan, kiu ankoraŭ ne floras nun? Ne timu! Plifortigu vin! Vi gustumos dolĉecon. Noemuti-Timoro, marte 2011 Esperantigita el la poemo "Kaisâ mumtau" , verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu
Mi ordigas vortojn de la bela lingvo, kiun pasintece oni jam heredigis al mi, kiam mi kuradis tien kaj tie kiel infano kun menso ankoraŭ similis ĝardenon senplantan.
Hodiaŭ mi ordigas plenajn vortojn kvazaŭ mi estus diligenta rizrikoltanto por stoki ĝin en rizbarakon, nomiĝanta sankta barako por volora riĉaĵo.
Ĝis nun, mi volas fariĝi gardanto de ĉiuj vortoj kaj mi manprenas, kaj gardas semojn, kiujn oni devas planti por ke estu menciitaj la nomoj de la semo-donintoj.
Kvankam montoj kaj maroj fariĝas limoj, en mia koro, mi daurigas gardi la parolojn donintajn al mi, infano kiu devas pasigi ilin el mia gepatroj. Jogjakarto, oktobre 2012 Esperantigita el la poemo "Unón hanfuaf nâko beï-naï sin uab" , verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu