Friday, October 16, 2020

La poemo "Esperantistoj" de Yohanes Manhitu legita ĉe Radio 3ZZZ en Melburno, Aŭstralio (la 18an de marto 2013)

Bildo: Studio Radio 3ZZZ; http://www.esperanto.com.au

Mia (originala) poemo "Esperantistoj" (7a de februaro 2012) estis legita ĉe 3ZZZ Radio (Melbourne Ethnic Community RadioMelburna Etna Komunuma Radio) en Melburno, Aŭstralio, lundon, la 18an de marto 2013. Vi povas sekvi la elsendon alklakante ĉi tie (ekde 54: 40-55: 48 minutoj). Literaturaj salutoj el Indonezio,

-------------------------------------------

ESPERANTISTOJ

De: Yohanes Manhitu

Homoj plenaj je vervo kaj espero
en la mondo kie troviĝas laboro:
realigi belan revon kun gloro
por la bono de la homaro.

Ĉie ili parolas Esperanton,
komencante kun ”saluton!”
Kiam ili volas skribi poŝtkarton,
la unua vorto ja estas ”saluton!”

Tra la mondo estas malkompreno;
por kompreno, tio estas ia veneno.
Diverseco nia neniam estas puno
por ni, homidaro kun ŝtona koro?

Homoj kutime ja havas intereson
kaj bezonon koni alian personon.
Estas necese havi vastan konon;
Esperantistoj havas proponon.

Yogyakarta, 7 februaro 2012

No comments:

Post a Comment