Wednesday, October 31, 2012

Legomvendisto

Bildo: http://gerak-nafas.blogspot.com

Ĉiutage vi marŝas sur la strato
proponante legomojn al la homoj
loĝantaj malproksime de la vendejo.
Vokante vi informas pri via veno.

En korbo aŭ du korboj portataj
troviĝas legomoj kolorplenaj
ofte proponataj kun diskonto
dum la sezono de legomoj.

Ĉar estas postulego de vivo
vi marŝas ĉiutage sur la strato
por provi antingi iom da feliĉo
en ĉi tiu vivo baraktoplena.

Kefa-Timoro, januare 2010

Oro kaj arĝento


Oron kaj arĝenton mi ne havas
sed mia volo ja ĉiam vivas.
Dum mi vivas mi spiras
kaj agante mi esperas.

Oron kaj arĝenton mi ne havas
sed mia spirito neniam mortas.
Malhoneste ni ĉiam trovas,
senhezite ni tial perdas.

Noemuti-Timoro, februare 2010

Sunday, September 30, 2012

Mistika Rozo




En tera ĝardeno promesita
vere kreskis mistika rozo
jam elektita de la Ĉielo
adorata de la anĝeloj,
amata de mil popoloj
jam el ĉiuj generacioj.

Kefa-Timoro, januare 2010

Flugiloj

Ĉiufoje mi vidas birdon,
mi imagas havi flugilojn
min helpantaj flugi alten,
al la nuboj en la ĉielo.

Vojaĝinte per aeroplano
mi estis sur blankaj nuboj,
sed jam ne estis kontentigo
ĉar fakte mi neniam flugis.

Estinte knabo mi ĉiam miris
kiam mi vidis bildon de anĝelo
kun siaj flugiloj tre blankaj.
Mi imagis havi flugilojn.

Certe mi ne povas flugi
eĉ mi ne povas salti alte.
Sed mi ĉiam preĝas kaj esperas,
ke miaj vortoj flugu malproksime.

Noemuti-Timoro, januare 2010