Kokoj kantas dum pluvetas
Mateno staras ĉe la pordo
Kaj mi adiaŭas la nokton
Jogja, 28/XII/2011
Saturday, December 31, 2011
Al gajnado
En kurado al gajnado
homoj pensadas pri la premio
do ili forgesas rapidecon—
la ŝlosilon de ĉiu kurado.
En kurado al gajnado
homoj ignoras konkuranton
tre malrapidan sur la vojo
kvazaŭ ŝanco estus certaĵo.
Wednesday, November 30, 2011
Itala en la oriento
En nia lando Indonezio
ni parolas la indonezian,
lingvon, vivan tre belsonan,
tra insularo de smeraldo.
Ĝi estas riĉa en vokaloj,
tre dolĉa en mil langoj.
Do al iuj fremdaj maristoj,
ĝi estas itala en la oriento.
Nia insularo estas paradizo
por lingvistoj tra la mondo
ĉar troviĝas en nia lando
lingvoj unikaj por studo.
Do pro nia lingva diverso
fariĝas por interkompreno
ĉi tiu itala en la oriento
nacia kaj oficiala lingvo.
Noemuti-Timoro, januare 2010
Hejmo
Sur la tero staras domoj
sed ne ĉiuj estas hejmoj,
tie la koro trovas pacon,
tie la korpo havas savon.
Birdo posedas sian neston,
formiko havas sian truon.
Se homo ne havas hejmon,
li ja perdas sian komforton.
Estas ja homoj sen domoj
trovantaj hejmojn ekterdome,
sub spacoj sen tegmentoj.
Eĉ tie oni sentas hejme.
Sur la tero troviĝas homoj
vivantaj en luksaj domoj
sed neniam troviĝas paco.
Domo ne ĉiam iĝas hejmo.
Subscribe to:
Posts (Atom)