Tuesday, April 3, 2007

Ĉe la sojlo de belaj ĉielarkoj

La granda pluvo, kiun ni estis atendantaj,
jam venis kiam la nokto proksimiĝis
kaj la mondo estis serĉanta neston
en la komenco de la lasta monato.

La soifo de la tero, kiun ni ekvidis;
la varmeco de la suno, kiu nin regis
malrapide malaperos, kiel ni esperis.
Baldaŭ venos al ni belaj ĉielarkoj.

Kristalaj gutoj de akvo tuŝis la teron
kaj donis al velkantaj folioj esperon.
Mi aŭskultis la ritmon de la pluvo
akompananta la fluon de la vortoj.

Ĉiu tempo estas pli necerta la vetero
kvazaŭ ĉio estus enigmo sur la tero
malgraŭ nia tuta bonega teknologio.
Tamen, la Kristnasko estas eterneco.

Jogjakarto, Indonezio, 5/XII/2006

No comments:

Post a Comment