Poezio komenciĝas per revo kaj finiĝas per liberigo. (Mohammed Ali Sépanlou*)
Poezion oni devas verki kiam la koro estas pura kaj la brusto estas varma.
Poezion oni devas legi, neniam devas ĝin kaŝi. Ĝi devas ĉiam vivi.
Poezio estas akvo disverŝanta de la koro kaj de la animo serĉanta vojon por eliri.
Poezio estas bona frukto de la arbo plej fruktodona surverŝata kun akvo benata.
Poezion oni devas tuj verki por porti la veran lumon kiam la mallumo alvenas.
Noemuti-Timoro, februare 2011 Esperantigita el la poemo "Puisi musti
matuï", verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu
------------ * Irana poeto
Estas tempo, kiam mi volas esprimi mian sentojn sed ne estas homo, kiu volas min aŭskulti aŭ nur rigardi al mi kun iom da rideto aliflanke kun malpreciza aŭdsentumo. Estas tempo, kiam mi volas dividi miajn pensojn sed ne estas homo apude, kiu volas aŭskulti aŭ preteriri kaj saluti min en mia starloko kaj lasi min paroli al mi mem. Estas tempo, kiam mi volas elverŝi miajn pensojn sed mi ne renkontas iun por interŝanĝi ideojn, ne diras kion plenigantan la mallarĝan menson kvankam la mondo estas plena je homoj. Kiam ne estas persono apude por aŭskulti, kiam ne estas homo por min akompani, kiam mi ne renkontas homon, ĉio fluos tra poezio. Noemuti-Timoro, maje 2011 Esperantigita el la poemo "Sâ-sâ lof a-nsai natuin puisi", verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu