Bildo: http://davora-medium.com/images/Iam.jpg |
De: Monika N. Arundhati*
Post tiu prezento, vi malaperis.
Aŭ eble estis mi, kiu forlasis vin.
Dum longa tempo vi ne min memoris.
Aŭ eble estis mi, kiu forgesis vin.
Timante sur la vojo nun sendirekta,
subite mi sopiras al vi.
Aŭ eble estis mi, kiu forgesis vin.
Timante sur la vojo nun sendirekta,
subite mi sopiras al vi.
Mi serĉas vian adreson, kiun vi donis al mi
kiam ni renkontiĝis por la unua fojo.
Mi plurfoje vokas vin, "Karulo! Karulo!"
kiam ni renkontiĝis por la unua fojo.
Mi plurfoje vokas vin, "Karulo! Karulo!"
"Kien vi iris dum ĉi tuta tempo? Mi ankoraŭ estas ĉi tie atendante.
Vi tre mankas al mi," subite vi flustras dum vi ĉirkaŭprenegas
kaj kisas min de malantaŭe.
Mi estas surprizita kaj embarasita.
"Dank' al Dio, vi ankoraŭ gardas mian nomkarton,"
mi diras tion en viaj brakoj post kiam
vi intime kisas mian frunton.
Enesperantigis Yohanes Manhitu
Jogjakarto, Indonezio, 22/10/2014
Indonezia titolo: Tak Kemana-mana
---------------------------------------
*) Monika N. Arundhati
estas indonezia poetino, kiu naskiĝis la 27-an de aŭgusto de 1990 en
Lembata, najbara insuleto de Flores, Indonezio. Ŝi finis siajn studadojn
ĉe la Departamento de Indonezia Literaturo de la Universitato Sanata
Dharma Yogyakarta. La originala versio de ĉi tiu poemo aperis en Isis dan Musim-Musim (Isis kaj Sezonoj, 2014), la unua poemaro de la poetinoj el la orienta parto de Indonezio, kaj Catatan Sunyi (Silenta Noto, 2014), ŝia unua poemaro, kiu aperos baldaŭ.
No comments:
Post a Comment