Friday, November 29, 2013

Tagoj kaj noktoj pasintaj



Ŝi estis luno kaj stelo brilantaj,
ĉiam portintaj al mi veran lumon.
La tago neniam ŝanĝas la vizaĝon,
la nokto neniam aliigas sian molecon.

Kiam du koroj troviĝas kune samline,
la tero fariĝas bela, kaj brilas la ĉielo.
Nelingvisto diras bonajn aferojn;
belaj vortoj fluas senhalte.

Kiam la maro malhelpas koron atenditan,
la luno ekaperos el la okcidento
kaj poste sin tiros per la oriento.
La luno kaj la steloj ne brilas.

Hodiaŭ la longaj pasoj devas haltiĝi,

kvankam la luno kaj la steloj ne brilas.
Nun la vojaĝo atendita devas finiĝi,
kvankam floroj ne donas aromon.

La Kreinta gvido estas ĉiam vera,

sian konsilon oni devas acepti.
Konscienco estas voĉo ĉiela,
kiun oni devas aŭskulti.

Nigraj nuboj foriros;

nebuloj grupiĝantaj malaperos.
Lasu al la suno ĉiam brili
kaj la luno nokton malluman ilumini.

Noemuti-Timoro, februare 2011
Esperantigita el la poemo "Neno ma fai afinit",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

No comments: