Friday, August 30, 2013

Ordigi vortojn de gepraava lingvo




Mi ordigas vortojn de la bela lingvo,
kiun pasintece oni jam heredigis al mi,
kiam mi kuradis tien kaj tie kiel infano
kun menso ankoraŭ similis ĝardenon senplantan.

Hodiaŭ mi ordigas plenajn vortojn

kvazaŭ mi estus diligenta rizrikoltanto
por stoki ĝin en rizbarakon, nomiĝanta
sankta barako por volora riĉaĵo.

Ĝis nun, mi volas fariĝi gardanto
de ĉiuj vortoj kaj mi manprenas,
kaj gardas semojn, kiujn oni devas planti
por ke estu menciitaj la nomoj de la semo-donintoj.

Kvankam montoj kaj maroj fariĝas limoj,

en mia koro, mi daurigas gardi
la parolojn donintajn al mi, infano
kiu devas pasigi ilin el mia gepatroj. 

Jogjakarto, oktobre 2012

Esperantigita el la poemo "Unón hanfuaf nâko beï-naï sin uab" ,
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu 

Wednesday, July 31, 2013

Amo kaj kafo

Bildo: https://m.merdeka.com

Malacidaj, same malacidaj ili estas;
Amaraj, egale amaraj ili estas.


Amo pli malpli similas kafon, kiun oni trinkas.
Kelkfoje ĝi fariĝas malacida, kelkfoje amara.
Tamen, tiu malacideco kaj amareco
kuniĝas kaj al amo donas sencon.

Amo, sento forta kaj solida,
kiu fluas kiel inundo, akvego balanta;
kiu skuas kiel tertremo tagmeza.
Eĉ muroj kaj fortikaĵoj disfalos.

Amo, am-afero, bela kaj belsona afero.
Afero neinstruita, afero neaĉetita, vere.
La vivo estus bona kaj bela se estas amo;
la mondo ridetus se ekzistas koro.

Rigardu, tiun ĉi nokton la mondo suferas
ĉar la luno ne montras sin ĝojoplene.
Ŝi kaŝas sin en nebuloj kovrantaj,
rifuzante mondan amon kaj laŭdon.

Tiun ĉi nokton mi jam trinkas glason de Coffee mix,
hodiaŭ vespere mi ankoraŭ konservas amon je la koro.
Kafo plifortigas la okulojn pezajn kaj lacajn,
amo akompanas mian koron solan kaj sekan.

Kafo malacida povas porti al vi doloron kaj suferon;
amo bela povas konduki vin al fajro, al varmeco.
Dolĉa sento ne daŭros tagon kaj nokton,
beleco ne floros kiel paradizaj floroj.

Noemuti-Timoro, marte 2011
Esperantigita el la poemo "Amór ma kofi" ,
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

--------------
Noto: Coffee mix estas speco de tuja kafo.

Luno iluminanta



Ĉi tiun nokton la luno malaperas, mallumiĝas.
Ŝi sidiĝas en nekonata reĝolando,
ŝi ne rigardas la mondon malluman.
Mi sidiĝas sole por kalkuli ĉiun paŝon
laŭ longe de la ĝusta vojo por plenumi celon.

Estas vere, ke la luno neniam turnas sin,
sed ridas ĉe la malantaŭa flanko de la nuboj.
Kiam ŝi iros kaj lasos la nubojn kovrantajn
por ilumini la malluman, malklaran mondon?
Ho luno iluminanta, ne prokrastu veni al mi!

Noemuti-Timoro, februare 2011

Esperantigita el la poemo "Funan atanâ" ,
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu  

Sunday, June 30, 2013

Poezion oni devas verki



Poezio komenciĝas per revo
kaj finiĝas per liberigo.

(Mohammed Ali Sépanlou*)

Poezion oni devas verki
kiam la koro estas pura
kaj la brusto estas varma.

Poezion oni devas legi,
neniam devas ĝin kaŝi.
Ĝi devas ĉiam vivi.

Poezio estas akvo disverŝanta
de la koro kaj de la animo
serĉanta vojon por eliri.

Poezio estas bona frukto
de la arbo plej fruktodona
surverŝata kun akvo benata.

Poezion oni devas tuj verki
por porti la veran lumon
kiam la mallumo alvenas. 


Noemuti-Timoro, februare 2011
Esperantigita el la poemo "Puisi musti matuï",
verkis davanlingve kaj esperantigis Yohanes Manhitu

------------
* Irana poeto